Statuo pri Marilyn Monroe antaŭ preĝejo kaŭzas polemikon

8-metra alta statuo pri la virina aktoro Marilyn Monroe estigas polemikon en Usono pro tio, ke ties kalsono okulfrapas al tiuj kiuj eliras el proksima preĝejo.

Tiu statuo staras ĉe Stamford-Parko en la urbo Hartford (Konektikuto, Usono) kaj ĝi prezentas Marilyn Monroe – en la usona komedia filmo de 1955 nome The Seven Year Itch (La Sepjara Jukado) – ludante scenon kiu enhavas unu el la plej elstaraj bildoj de la 20-a jarcento – nome Monroe stare sur kradaĵo de metroo dum ŝia blanka robo estas blovata de preterpasanta trajno.

Nomata “Porĉiame Marilyn” ĝi estas unu el tiuj 36 statuoj faritaj de la artisto Seward Johnson por ekspoziciado en la centra urba regiono ĉi-somere.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3yI

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog