Jen 200-kilometra homĉeno favore al sendependeco de Eŭsklando

Laŭ Vikipedio “Eŭsklando estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdlando: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca”.

Hieraŭ – dimanĉe, la 10-an de la 6-a  monato – miloj da homoj estigis homĉenon da 200 kilometroj inter la urboj Donostio, Bilbao kaj la regiona regurbo Vitorio, por postuli popolkonsulton pri sendependeco de Eŭska Aŭtonoma Komunumo (norda Hispanlando).

Laŭ la grupo “Gure Esku Dago” (en la eŭska lingvo signifas “Ĉe Niaj Manoj”) ĉirkaŭ 175 mil homoj partoprenis la manifestacion, inter ili estis politikistoj, krom eŭskaj kaj katalunaj aktivuloj pri sendependeco.

Tiu okazintaĵo, kiu daŭris duonhoro, bezonis mil aŭtobusojn kaj 5 mil volontulojn por konduki la partoprenantojn al la stratoj kaj veturvojoj. La afero finiĝis per legado de manifesto antaŭ la Eŭska Parlamento en Vitorio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3yO

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog