Flyer – la”fluganta aŭto” subtenata de Larry Page

Tiu ĉi semajne komencis, por la “fluganta aŭto Flyer” – testoj malfermataj al invitatuloj kiel ĵurnalistoj kaj famuloj el sociaj retejoj. Temas pri nova elektra fluganta veturilo por ununura homo, kaj por ties pilotado eĉ ne estus postulata permisilon.

Flyer estis disvolvigita de la firmao “Kity Hawk” – kun sidejo en Kalifornio, Usono, kaj subtenata de Lary Page, la kunfondinto de Guglo. Ĝi aspektas kiel granda flugroboto, kaj flugas uzante dek helicojn moviĝantaj per piloj.

Inter la ĉefaj trajtoj de tiu veturilo estas ties pilotado, kiun oni faras per simpla maniero uzante stirstangon. Krom Flyer, la firmao Kitty Hawk ankaŭ mastrumas alian projekton pri flugveturilo nome “Cora”, kiu estas testata en Nov-Zelando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3yf

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog