Jen “Bugatti Chiron” farite el 3.599 eroj da konstruludilo “Lego”

Bugatti, la tradicia aŭtomobila firmao, vendas ian version “pli malmultekosta” de sia modelo “Chiron”. Kontraŭ 350 usonaj dolaroj oni povas aĉeti 3.599 erojn por munti onian propran tian sportan aŭton … sed farita el la konstruludilo “Lego”.

Tiu repliko – en skalo 1:8 – estas vendata en Usono kaj Eŭropo, kaj kiu ĝuste munti ĝin, tiu havos belan modelon 56 centimetroj longa kaj 25 centimetroj larĝa.

Fine de la pasinta 5-a monato 2018 Bugatti finpretigis la 100-an “Chiron”, kiun mendis kliento el Mezoriento, kontraŭ pago da 2,85 milionoj da eŭroj.

Aperinta en 2016 kiel posteulo de la modelo “Veyron” , la 1500-Ĉevalpova “Bugatti Chiron” konkuras por esti agnoskata kiel tia plej rapida aŭtomobilo tutmonde.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3xS

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog