Medalo antaŭenigas la okazigotan pintkunvenon inter Trump kaj Kim

Venontsemajne Singapuro gastigos la pintkunvenon inter la ŝtatprezidantoj usona Donald Trump kaj nordkorea Kim Jong-un, kaj kadre de tiu afero ĉi marde (la 5-an) la lando surmerkatigis memorigantan medalon kun la enskribo “World Peace” (Monda Paco).

Kune kun la skribaĵo sur la medado estas bildo de kolombo kun olivbranĉo (pacsimbolo), krom unu rozo kaj unu magnolio, kiuj estas nacifloroj respektive de Usono kaj Nord-Korea.

La medalo aĉeteblas pere de la retbutiko de la singapura monfarejo. Jen la koncernaj prezoj laŭ singapura dolaro: 1380 (ora versio), 118 (arĝenta versio) kaj 36 (nikela versio).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: https://wp.me/p87b5r-3y1

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog