Kia kakatuedo estas tiu scivolema birdo ĉe trafikfilmilo?

Alkutimiĝanta je registrado de malobeoj al trafikreguloj, lastvendrede matene (la 1-an) iu filmilo ĉe la veturvojo “Murgatroyd Road”, en la aŭstralia subŝtato Kvinslando, kaptis nekutimaĵon: ne paneitajn aŭtomobilojn aŭ disputojn inter ŝoforoj, sed iun kakatuon scivoleme kontrolanta la aparaton.

La filmeto diskonigita de la departamento pri trafiko iĝis populara en interreto, kaj estigis diskuton pri tiu birdo, ĉar la afiŝo en Fejsbuko tekstas “Oni atentu pri tia ‘Galaha kakatuo’, kiu aperis hodiaŭ ĉe la vojo”, tamem kelkaj interretanoj asertas, ke temas pri tia “Peruka kakatuo aŭ, Sulfurtufa kakatuo”.

Laŭ Vikipedio: Kakatuedoj, kaj  Galaho.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3xy

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog