Uzo de sociaj retejoj pravigos tarifon pagenda de uzantoj al uganda registaro

Parlamento de Ugando aprobis novan leĝon, kiu postulos tarifon al uzantoj de sociaj retejoj kaj tujmesaĝiloj. La uzantoj pagos tage po 200 ugandajn ŝilingojn por servojn kiel Fejsbuko, Vatsapo, Vibero kaj Tvitero.

La ŝtatprezidanto de la lando, Yoweri Museveni, argumentas favore al tiu nova regulo, ke tiaj platformoj antaŭenigas la diskonigadon de klaĉoj.

Laŭ la novaĵagentejo Reuters en Ugando estas entute 23,6 milionoj da abonantoj de movtelefonia servo, el kiuj 17 milionoj uzas interreton. Oni ne klarigis, kiamaniere la registaro identigos la uzantojn de tiaj servoj, kies tarifado ekvalidos la venontan 1-an de la 7-a monato 2018.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3xi

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog