Ĉasistoj mortigis 122 gravedajn balenojn

Japanaj balenistoj kaptis kaj mortigis 122 gravedajn balenojn de la speco “balenoptero nana” lastsomere en Antarkto. Laŭ raporto sendita al Tutmonda Balena Komisiitaro (angle “International Whaling Commission – IWC”), la balenŝipoj mortigis entute 333 tiajn bestojn inter la 11-a monato 2017 kaj la 3-a monato 2018 – tiam la ĉasista grupo estis vizitanta Sudan Poluson.

Asertas Japanlando, ke sia projekto pri kaptado de balenoj koncernas “sciencajn celojn”, malgraŭ ĝia viando esti vendata por nutrado. En 2014 Unuiĝintaj Nacioj riproĉis tiun aferon – laŭ UN tio estas “mortiga esplorado”.

Krom tiaj 122 gravedaj bestoj, estis mortigitaj ankaŭ balenidoj – 61 viraj kaj 53 inaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3wT

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog