NFL monpunos teamojn kies ludanto(j) genuiĝu dum sonado de la nacia himno

La organizaĵo pri la sporto “usona piedpilkado” en Usono – nome NFL, angla mallongigo pri “National Football League” – anoncis, ke teamoj kaj ludistoj povos ricevi monpunon pro okazigo de protestoj dum kantado de la nacia himno de Usono, kiu oni efektivigas antaŭ la ludoj. Laŭ la nova regularo, dum la himno, oni povas atendi ĉe vestoŝanĝejo, sed ene de la kampo oni nepre staru.

Tiun protestmanieron komencis Colin Kaepernick, kiu genuiĝis dum ludado de la himno por atentigi pri la polica perforto kontraŭ malplimultoj en la lando. Tiu movado akiris kaj anojn kaj kritikantojn, kiuj asertas tiun aferon, inter aliaj, pravigas la nunan malaltigon de publiko por tiu sporto.

Partoprenante la televidprogramon “Fox & Friends”, la prezidanto Donaldo Trump laŭdis tiun decidon fare de NFL, escepte de la restado en vestoŝangejo dum la himna sonado, kaj diris, ke “Ni fiere stariĝu por la nacia himno. Male, oni ne ludus, ne ĉeestus tie, eĉ ne restus en la lando”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3vq

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog