Ĵusa ŝtelo – pentraĵo valoranta 1,5 milionojn da eŭroj

La pentraĵo de Paul Signac, “Le Port of La Rochelle” (Haveno La Rochelle) – kies valoro oni taksas je ĉirkaŭ 1,5 milionoj da eŭroj – estis ŝtelita ĵaŭde (la 24-an) posttagmeze el Muzeo pri Belartoj de Nancio, laŭ informis la municipa ĉambro de la nordorienta franca urbo.

Tiu krimo okazis komence de la posttagmezo, kiam la muzeo ankoraŭ estis malferma al la publiko, sed oni rimarkis nenian agadon tiurilate. La urba enketisto François Pérain informis, ke “oni tranĉis la pentraĵon kaj forportis ĝin. Restas nur la pentraĵa kadro”.

En Vikipedio – Paul Signac (plennome Paul Victor Jules Signac, naskiĝis la 11-an de la 11-a monato 1863 en Parizo – mortis la 15-an de la 8-a monato 1935 samloke) estis franca pentristo, reprezentanto de postimpresionismo. Kune kun Georges Seurat li eltrovis kaj en siaj verkoj utiligis teĥnikon de punktismo, komponado de bildo el malgrandaj koloraj punktoj. La plej oftaj motivoj de liaj pentraĵoj estas maro kaj marŝipoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: https://wp.me/p87b5r-3vu

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog