La duopo Obama kreis firmaon por filmofarado al Netflix

Laŭ komunikaĵo fare lunde (la 21-an) de la elsendflua firmao Netflix, “Higher Ground Productions” estas firmao starigita de la usonaj eksprezidanto kaj eks unua sinjorino, Barack kaj Michelle Obama, por liveradi seriojn kaj filmojn al Netflix.

Tiu kontrakto validos je tempodaŭro da pli ol jaro, sed la komunikaĵo ne precize klarigas kiom da tempo, kaj la koncernaj valoroj ne estas informitaj.

“Inter tiaj simplaj plezuroj spertitaj kadre de nia publika deĵorado, koncernis konatiĝi homojn kun ĉiaj travivaĵoj, kaj helpi ilin kundividi siajn spertojn al pli granda publiko. Tial mi kaj Michelle entuziasmiĝas anoncante tiun kunagadon ĉe Netflix – ni esperas kultivi kaj elekti talentajn voĉojn, tiajn inspirajn kaj kreopovajn, kiuj kapablu antaŭenigi la plialtigon de kompreniĝado inter popoloj, kaj helpi ilin disvastigi siajn historiojn tutmonde”, tion asertis Barack Obama.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3tO

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog