Post japanoj, ĉinoj investas je nova supersona pasaĝeraviadilo

La usona firmao “Boom Supersonic” prilaboras novan supersonrapidan aviadilon, – kun celo superi tiun “Concorde” koncerne al rapideco, silenteco kaj komforto – kaj ĝi ricevis novan investon, ĉi-foje fare de la firmao “Ctrip”, la plej granda retagentejo pri vojaĝo en Ĉinlando. La koncerna sumo ne estis diskonigita – entute la fabrikanto kun sidejo en la urbo Denvero (Koloradio, Usono) jam kaptis 85 milionojn da usonaj dolaroj.

Oni antaŭvidas, ke ĝis 2022 Ĉinlando iĝos la unua merkato por aviado tutmonde, kaj tio estas bona novaĵo por Boom, kiu partoprenos la aferon kun ebleco ekzemple malaltigi al duono la tempodaŭron de flugado – nune 12 horoj – inter Ŝanhajo kaj Los-Anĝeleso.

La unuan vojaĝon de tiu nova aviadilo partoprenos 10-15 klientoj de la ĉina vojaĝagentejo.

Fine de la pasinta jaro la firmao “Japan Airlines” investis 10 milionojn da usonaj dolaroj je “Boom”, kiu asertas, ke estas 76 antaŭmendoj ĉe aviadilo kun 55 sidlokoj – ĝi kapablus plenumi flugadon Londono/Nov-Jorko je nur 3h55m (nuntempe ĝi daŭras ok horojn).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3tI

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog