Hundoj, por protektado de virinoj kontraŭ agresemaj kunuloj

En Hispanlando virinoj trafitaj de hejma perforto estas helpataj de programo, kiu trejnas hundojn por protekti ilin. En tiu lando, monate preskaŭ po kvar virinoj estas mortigitaj de siaj kunuloj aŭ ekskunuloj.

Angel Mariscal estas veterana hundotrejnisto, kaj li starigis fondaĵon por perado de trejnitaj hundoj al la viktimoj. Li diris al la gazeto “El País”, ke la hundoj “ne mordas, kaj ne atakas celante mortigon. Ili ne estas agresemaj, ĉar ni elektas tiajn tre societemajn bestojn, kiuj taŭgas por loĝi interne de la domo ĉe infanoj, per normala konduto, ĝis ricevi apartan ordonon por protekti lian mastron”.

Post aliĝo al tiu programo la virino trapasas intervjuon kun psikologo. Sekve ŝia loĝejo estas vizitata de fakulo pri besta konduto, kaj post komenca kurso kontrolata de la polico, komenciĝas la horoj pri trejnado, kiam Mariscal kaj sia teamo elektas la taŭgan hundon al tiu nova mastro (la protektota virino).

Ĝis nun 40 virinoj aliĝis al la programo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3rj

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog