Piediranto – Veturo per tunelo de Elon Musk kostos USD 1

Oni scias, ke la firmao de Elon Musk – nome “Boring Company” – fosadas tunelon sub Los-Anĝeleso celante mildigi la ĥaoson de la trafiko en tiu usona urbo. Antaŭnelonge li diris, ke ofertus senpagan vojaĝojn kadre de la tunela testofazo, kaj okaze de ties surmerkatigo li profitigus kapsulojn por piedirantoj kaj biciklistoj, per prezo “malpli granda ol tiu de busbileto”. Nun oni scias, ke tiu prezo estos 1 usona dolaro.

Kontraŭ tiu prezo Elon Musk intencas amasan transportadon tra la tunelo, per kapsuloj (nome “pod”) alportantaj po 16 homojn, laŭ informo konigita de li ĵaŭde la 18-an de la 5-a monato, per publika prezentado ĉe “Leo Baeck Temple” en Los-Anĝeleso.

Por aŭtomobiloj, la projekto volas transporti ilin sur elektraj sledoj veturantaj je rapido da 190 km/h tra la tunelo.

La firmao dependas de la koncernajn aprobojn de aŭtoritatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3rl

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog