Fiŝon kun “homaj dentoj” oni kaptis en Usono

Merkrede la 9-an de la 5-a monato la departamento pri naturmedio de la usona subŝtato Suda Karolino disvastigis tra sociaj retejoj foton de kurioza fiŝo, kiu havas dentojn similaj al tiuj de homoj. Jen la publikaĵo: LIGILO.

En la afiŝo, titolita “la merkreda kio estas tio”, la vivscientisto Pamela Corwin instigas la retuzantojn diveni pri kio temas.

Laŭ Vikipedio: La Ŝafkapa sargo aŭ Ŝafkapulo, (Archosargus probatocephalus), estas mara fiŝo de la familio Sparedoj, kiu kreskiĝas ĝis 760 mm, sed komune atingas 250 al 500. Ĝi estas ebena kaj premeca fiŝo, kun 5 al 6 malhelaj (malhelgrizaj) vertikalaj larĝaj strioj en la flankoj de la korpo sur griza fono. Ĝi havas akrajn dorsajn spinojn. Ties dieto konsistas el ostroj, pektenoj, kaj aliaj duvalvuloj, kaj ankaŭ de lepadoj, violonkraboj, kaj aliaj krustuloj. Ĝi havas akran buŝon, kun kelkaj linioj de fortikaj dentoj, kiuj helpas rompi la ŝelojn de ties predoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog