Abílio Diniz: por bona maljuniĝo nepre fortigu krurojn kaj manĝu malmulte

Venontmarde (la 15-an) en San-Paulo, Brazilo, la entreprenisto Abílio Diniz partoprenos eventon, kiu prezentos projekton elpensita de li por antaŭenigo de la homa vivdaŭro. Temas pri la senpaga platformo interreta nomata Plenae, kiu pritraktos sintenojn pli favorsanaj.

Je la aĝo 81 jaroj, kum 6 filoj, 17 nepoj kaj 2 pranepoj li diras, ke prizorgas tiun temon ekde tiam, kiam li estis 29-jaraĝa. Laŭ li “Maljuniĝo certas, sed bonkvalita maljuniĝo koncernas elekton. Tial oni devas ekpretiĝi frue”.

Brazilo spertas akceliĝon pri maljuniĝo de sia loĝantaro, kaj en la jaro 2030-a la lando unuafoje havos pli da maljunuloj ol infanoj – jen grava defio al la sansistemoj.

Iom pri lia intervjo al la gazeto “Folha de São Paulo”, portugallingve: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog