Pri la nova oficiala limuzino de la rusa ŝtatprezidanto

Pasintlunde, la 7-an de la 5-a monato, kadre de sia kvara enoficigo kiel ŝtatprezidanto de Ruslando, Vladimir Putin veturis per nova limuzino, kies projekto kostegis ĉirkaŭ 12 miliardojn da rubloj (160 milionojn da eŭroj).

Nomata “Kortej” (Karavano), tiu nova modelo anstataŭigos la nunajn 11 “Mercedes-Benz S600 Pullman” de la rusa prezidanto. Ĝi estis disvolvita surbaze de tiuj “Mercedes-Benz Classe S e BMW Série 7”, kun motoroj “V12”, kaj ekde 2019 ĝi estos surmerkatigita plurlande, sed ĝia prezo ankoraŭ ne estas decidita.

Laŭ Denis Manturov, kiu estas la rusa ministro pri industrio kaj komerco, tiu aŭtomobilo spertos egan konkurencon de la modeloj produktataj de “Rolls-Royce” kaj “Bentley”, kadre de la monda merkato.

La rusa firmao “Sollers”, kiu surmerkatigos la aŭtojn asertis: “Unue la azia sudoriento kaj Mezoriento – Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj aparte Ĉinlando estis elektataj kiel celmerkatoj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog