Realtempa elsendo en brazilaj kinejoj: la fina ludo de Ĉampiona Ligo de UEFA

Ĉampiona Ligo de UEFA estas konkurso de UEFA pri la eŭropaj profesiaj viraj teamoj de piedpilkado. La fina ludo de tiu konkurso reliefiĝas kiel la jara sporta okazaĵo plej spektata tutmonde.

Ĉi-jare la 26-an de la 5-a monato okazos en Kievo (Ukrainlando), la fina ludo de tiu konkurso (2017-2018, la 63-a), inter la angla teamo “Liverpool Football Club” kaj la hispana teamo “Real Madrid Club de Fútbol”.

En Brazilo la televidkanalo “TV Globo” elsendos tiun okazaĵon ĉe pli ol 180 kinejoj de la ĉefaj ĉenoj en la lando. La ludo komencos je la horo 15:45 laŭ horzono de Braziljo, la brazila regurbo, kaj la kinobiletoj kostos 60 kaj 80 realojn (ankaŭ 30 kaj 40 realojn pri tiaj duonbiletoj).

Jen la koncerna reklamfilmeto, portugallingve: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog