Loĝantoj batis junulon, kiu trafis domon per ŝtelita aŭtobuso

Lundmatene, la 30-an de la 4-a monato en Brazilo, iu 17-jaraĝulo ŝtelis aŭtobuson kiu trafis kaj iomete detruis domon en la urbo San-Karlo, kie tiam estis ripozanta familio. La junulo ekfuĝis por eviti la sekvojn, sed la loĝantoj detenis kaj bategis lin, kaj pro tio li estis sendita vundite al malsanulejo, restante tie ĝis alveno de familianoj posttagmeze.

La firmao “Viação Araçatuba” estas la posedanto de la aŭtobuso, kies ŝtelo – sen pasaĝeroj – okazis en busa stacidomo de la najbara urbo Ribeirão Bonito, subŝtato San-Paŭlo, kie la veturilo estis parkita.

Post stiri la aŭtobuson je ĉirkaŭ 50 kilometroj tra la veturvojo “SP-215” ĝis San-Karlo, en iu deklivo de la strato “Aparecido Basílio de Camargo Silva” la veturilo iris malantaŭen, trafis foston, pendiĝis sur eskarpo kaj trafis la domon.

Falis du muroj kaj tegmento en tiu domo pro la okazintaĵo, kaj interne bonŝance geedzoj kaj du infanoj tie ne estis trafitaj. Al la policistoj la juna ŝtelisto diris, ke li vendus la aŭtobuson.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog