Ruslando ekfunciigas la unuan flosantan atomkernan centralon

Sabate la 28-an de la 4-a monato Ruslando aperigis novan atomkernan centralon, kies starigo okazis ne surgrunde, sed sur flosanta strukturo cele al funkciado en la maro. Nomata “Akademik Lomonsov” en tiu tago ĝi komencis longan vojaĝon el iu ŝipfarejo de Sankt-Peterburgo ĝis la arkta marbordo de Ĉukotko, proksime de Alasko.

Oni antaŭvidas, ke en 2019 ĝiaj du reaktoroj liveros sufiĉon da elektro por 200 mil homoj en la havena urbo Peveko, kiu nuntempe havas kvar mil loĝantojn.

Naturmediaktivuloj kritikis la maran atomkernan centralon. La organizo “Greenpeace” momis ĝin kiel “flosanta Ĉernobilo”, alude al la nuklea akcidento okazinta en tiu urbo en 1986. Ankaŭ la esprimo “atomkerna Titaniko” tiu organizo uzis por riproĉi la projekton.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog