“La Simpsonoj” iĝas la plej nombra televidserio laŭ prezentitaj epizodoj

Ĉi-dimanĉe, la 29-an de la 4-a monato, “La Simpsonoj” (angle “The Simpsons”) iĝas la televidserio kun la plej granda nombro da prezentitaj epizodoj, kadre de la nobla horaro en usona televido. “Forgive and Regret” estas la titolo de la 18-a epizodo de la 29-a sezono, kaj ĝi estas la 636-a de la tuta serio.

Ĝis nun tiu rekordo estis apartenanta al la radi- kaj televid-serio de la ĝenro “usonokcidenta filmo”, nome “Gunsmoke”, kiu estis prezentita de 1955 ĝis 1975 kun entute 635 epizodoj.

En la hodiaŭa epizodo, la eta Maggie duelas kontraŭ “Marshal Matt Dillon” de la urbo “Dodge City”, kiu estis la scenejo pri “Gunsmoke” dum du jardekoj.

La 30-a sezono de “La Simpsonoj” jam estas konfirmata de la produktantoj.
Pri tiu desegnofilmo en Vikipedio: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog