Piedpilkisto de “Boca Juniors” estis trafita de antaŭjuĝo, ĉar li estas senbestaĵisto

En la renkonto pri piedpilkado kontraŭ la brazila teamo “Palmeiras”, okazinta la 25-an de la 4-a monato, la piedpilkisto Sebastián Pérez unuafoje partoprenis ekde la komenco la ludon. Li naskiĝis en Kolombio, ludas kiel centrulo, kaj estas resaniĝinta pri genua vundo, kiu postulis preskaŭ jaron da kuracado. Tiurilate eĉ antaŭjuĝo kontraŭ li estis, ĉar li estas senbestaĵisto.

Laŭ la retejo “Patadas y Gambetas”, la lerteco kaj nutrado de tiu kolombia piedpilkiisto estis multe pritraktataj ĉe sportaj televidprogramoj en Argentino, konata kiel “lando de la rostita viando”. Multaj ŝatantoj kaj eĉ kelkaj gazetistoj asertis, ke li longe ne revenis al ludado ĉar li estas senbestaĵisto.

Lastlunde, la 23-an, per gazetara intervjuo Sebastián Pérez diris: “En Argentino oni tabuas tian nutradon. Altkvalitaj senbestaĵistaj atletoj ekzistas. Mi neniam estis korpegulo, kaj mi estis atendanta tian reagon koncerne al mia nutrado, ĉar ĝi maloftas ĉe piedpilkado. (…) Se iu ĉiomanĝulo vundiĝas kaj ne povas ludi, oni diras nenion. Male okazas al mi, oni diras, ke mi ne povas ludi ĉar mi estas senbestaĵisto. Mi jam estas anime preta tiurilate. Mi staras ĉe bona nivelo kaj preta por preni tiun oportunon ĉe ‘Boca’. Nur tion gravas al mi”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog