Pro birda trafo, aviadilo ĉirkaŭflugis Resifon dum preskaŭ du horoj

En Brazilo iu aviadilo, kiu estis ekfluganta al la regurbo Braziljo, ekde la flughaveno Gilberto Freyre (Resifo, subŝtato Pernambuko), koliziis kun birdo, kaj pro tio ĝi bezonis ĉirkaŭflugi la pernambukan regurbon dum unu horo kaj 42 minutoj. Pro tiu okazaĵo – lastmarde, la 24-an de la 4-a monato – la aviadilo bezonis reveni flughavenen.

Laŭ la respondeca flugkompanio “Latam Airlines Brasil”, la flugnumero JJ3990 ekis je la 15h05m, la birdotrafo okazis proksime de la flughaveno, kaj la revena alteriĝo efektiviĝis je la 16h47m.

La pasaĝero Luis Almeida Neto raportis laŭjene: “Tuj post la ekflugo mi rimarkis malsimilecon je la kutima bruado, sed mi ne prizorgis tion. La komandanto klarigis, ke la aviadilo estas koliziinta kun birdo, devigante lin ĉirkaŭflugi la urbon cele al konsumado de brulaĵo por reveni grunden. Li funkciigis la alteriĝan ekipaĵon por plialtigi la konsumon de brulaĵo dum ĉirkaŭflugado, kaj post pli ol horo flugante ni glate alteriĝis”.

La registara firmao INFRAERO, kiu mastrumas la ĉefajn flughavenojn tutlande asertas, ke kolizioj de birdoj kun aviadiloj oftas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog