Provo – uzo de aŭtomobila pakaĵujo kvazaŭ adreso por ricevi mendaĵon

La firmaoj Audi (fabrikanto de aŭtomobiloj), Amazon (reta komercado) kaj DHL (transportado de pakaĵoj) estas testantaj sistemon, kiu ebligas meti pakaĵon pri menditaj varoj rekte en aŭtomibila pakaĵujo de la kliento. Laŭ komunikaĵo sur la retejo de “Audi”, tiun provon oni faras nuntempe kun kelkaj aĉetantoj de “Amazon” en Germanlando.

Per tiu sistemo, ĉe la aĉeta momento sur la retejo de Amazon oni povas indiki kie proksimume troviĝos la aŭtomobilo Audi de la aĉetanto tiam, kiam la pakaĵo estos liverata de la firmao DHL. La dungato de DHL per komputila programeto kaj trovas la koncernan aŭton kaj malfermas ties pakaĵujon. La liveranto kompreneble agas kun limigo de tiu programeto: nur la pakaĵujo malfermiĝas, unura fojo kaj dum limigita tempodaŭro.

Audi estas la unua fabrikanto de aŭtomobiloj komencanta negocan version de tiu servo (angle “Audi Connect Easy Delivery”), sed aliaj firmaoj pri aŭto ankaŭ prilaboras similajn sistemojn – Volvo, ekzemple, jam prezentis sian programeton kadre de koncerna sektora foiro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog