Pentristo ornamis aviadilojn per realismaj desegnoj

Du aviadiloj ornamitaj per realismaj desegnoj, aspektantaj kiel vizaĵoj de aglo kaj tigro, reliefiĝis ĉe aviadfoiroj tra la mondo. La desegnoj sur la “nazoj” de la aviadiloj modelo “E190-E2” de la brazila fakrikando “Embraer” estis faritaj de la pentristo Quintana Clodoaldo, loĝanta en la urbo “São José dos Campos”, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo.

“Mi laboras ĉe Embraer ekde la jaro 2004-a, kaj kiam ili pripensis ornami la E2-on kun desegno pri vizaĝo de aglo, tiam ili telefonis al mi proponante tiun defion. Mi estis alkutimiĝanta je farbado de aviadiloj, sed mi neniam estis pentrinta ilin per desegnarto”, tion diris Clodoaldo.

La aviadilo “kun aglovizaĝo” pasintjare partoprenis la parizan foiron SIAE (franclingve “Salon International de l’Aéronautique et de l’Espace”), kaj tiu “kun tigrovizaĝo” partoprenis ĉi-jare similan foiron en Singapuro.

Bildraporto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog