Juĝisto decidis malpermesi vendadon de la pupo “Barbie Frida Kahlo”

En Meksiko iu juĝisto malpermesis la vendadon en tiu lando de la pupo “Barbie Frida Kahlo”, agnoskante la familion de la grava pentristo Frida Kahlo kiel ununura posedanto de la rajto pri ŝia persona bildo, tion informis (ĵaŭde, la 19-an) iu advokato de la koncerna juĝafero.

Tiu decido tuje validas en Meksiko, tamen la fabrikanto Mattel ankoraŭ rajtas apelacii tiurilate. La familio de Frida Kahlo informis, ke atendas la finan decidon por komenci similan juĝaferon en Usono.

La firmao Mattel havas akordon kun la firmao “Frida Kahlo Corporation”, kiu estis fondita de la familio de la pentristo, kunlabore kun la firmao “Casablanca Distributors”, kies kunlaboron la parencoj rompis poste.

Pri Frida Kahlo en Vikipedio: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog