Mortis la lasta “Welsh Corgi” de la reĝino Elizabeto

Laŭ Vikipedio “Welsh Corgi” aŭ en Esperanto “Kimra Korguno” estas la plej malgranda hundoraso el la paŝtitohundoj aŭ ŝafhundoj, kiu devenas ĉu el la kimra graflando (angla: county) Pembrokshire, ĉu el la graflando Cardiganshire, graflandoj kiuj limas unu al la alia. Welsh Corgi havas fortan asocion kun Elizabeto la 2-a, kiu persone posedis pli ol 30 hundojn, ĉu de la raso Pembroke aŭ Melhundo, durasa hundo.

La lasta el tia hundo de la reĝino Elizabeto mortis lastdimanĉe, la 15-an de la 4-a monato, en Kastelo Windsor. Tiu informo estis konigita lastmarde de la brita gazetaro, kaj laŭ la gazeto “The Guardian”, la hundino “Willow” estis 14-jaraĝa kaj pro trafo de kancero oni decidis mortigi ĝin.

“Willow” estis el la 14-a generacio de la idoj de “Susan”, kiu Elizabeto gajnis kiel donaco kiam ŝi estis 18- jaraĝa. Laŭ la gazeto tiu morto ege kortuŝis la reĝinon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog