Blake Lively diris, ke pro ties alto ŝi spertis ĉikanadon infanaĝe

Blake Ellender Lively – 30-jaraĝa virino – estas usona aktoro konata ĉefe pro ĉefroli kiel “Serena van der Woodsen” en la televiserio “Gossip Girl” (2007-2012). Ĉi-marde, la 17-an, ŝi afiŝis sur la socia retejo Instagramo foton, kiu montras ŝin kune kun la personaĵo “Big Bird” (Granda Birdo), de la usona infanprogramo por publika televido “Sesame Street” (Sezamostrato).

“Ĉe lernejo la infanoj moknomis min ‘Big Birdino’, pro mia alto kaj flava hararo”, tion ŝi skribis. Krome, ĝoje: “Plejbonas amikiĝi kun aferoj, kiuj iam ĝenis vin”.

Lively – kiu baldaŭ rolos en la filmo “The Rhythm Section” – estas edzino de la kanada aktoro Ryan Reynolds, konata ĉefe pro rolado en la usona filmo pri superheroo nome “Deadpool”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog