Brita firmao estas dunganta vindistojn por infanetoj

Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per vindo certe ne estas plezuriga tasko, ĉefe se temas pri anstataŭigo de tiaj malpuraj vindaĵoj. Tiurilate brita firmao planas liveri al gepatroj servon pri profesia vindado, kaj pro tio ĝi estas kontrakanta vindistojn por infanetoj.

La kondiĉoj por tiu laborposteno ĉe “childcare.co.uk” jenas: 1-jara sperto pri vindado de infanetoj kaj havi malplenan krimslipon. Je la tasko anstataŭigi vindaĵojn oni perlaboru po 5 britajn pundojn.

Tiu iniciato efektiviĝas pro intereso de gepatroj, inspirite de similaĵo aperinta kadre de la lasta ŝercotago (la 1-an de la 4-a monato). “Multaj gepatroj diris al ni, ke ili dezirus eblecon mendi iun por vindi iliajn infanetojn, kaj nun ili povas fari tion. Ni jam havas pli ol 100 kandidatojn al tiu laborposteno, sed tiom ne sufiĉas por la bezono de Unuiĝinta Reĝlando”, tion diris la prezidanto de la firmao, Richard Conway, al la brita gazeto “Daily Mail”


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog