La kamionkolektisto kun pasio por “Fenemê”

Osvaldo Strada estas 61-jaraĝa emerita sistemanalizisto, nuntempe entreprenisto, kiu posedas pli ol 30 kamionojn, kies plimulto estas tiuj de la eksa brazila produktanto FNM – “Fábrica Nacional de Motores” (Nacia Fabrikanto de Motoroj). Tiuj kamionoj estas popole nomataj “Fenemê”, kia estas la dirmaniero de brazilaj nordorientuloj pri la mallongigo FMN.

Tiuj kamionoj estis produktitaj en la jardekoj 1950 kaj 1960, kaj el tiuj aĉetiaj de S-ro Strada la plimulto bezonis ampleksan riparadon por iĝi perfektaĵoj – kelkaj el ili partoprenis la konstruadon de Braziljo, la regurbo de Brazilo. “Por renovigoj de la kamionoj mi ja ne elspezis malpli ol po 200 mil realojn (ĉirkaŭ 47 mil eŭrojn)”, tion li diris.

Strada rifuzas vendproponojn, kaj por koncepto pri valoroj, li informis ekzemple, ke similaĵo de lia plej valora modelo (jaro 1955) estis vendita de aliuloj kontraŭ 450 mil realoj (ĉirkaŭ 106 mil eŭroj).

Kadre de tiu persona projekto – en la urbo “Pilar do Sul”, subŝtato San-Paulo, Brazilo – tiu kolektisto dungas teamon enhavanta ladaĵiston, garaĝiston kaj projektestron.

Fotaro: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog