La foto de la jaro, kadre de la premio WPP

Ĵaŭde la 12-an de la 4-a monato en Amsterdamo, Nederlando, estis premiita en la kategorio “la plej bona foto de la jaro”, kadre de la premio “World Press Photo” (fotado de tutmonda gazetaro), bildon kiu kaptis momenton pri bruligo de la 28-jaraĝa universitata studanto Víctor Salazar, pro eksplodo de milita motorbicikla benzinujo, okazinta la 3-an de la 5-a monato 2017 en la placo Altamira, oriente de Karakaso, la regurbo de Venezuelo. Tiam junuloj estis protestantaj kontraŭ la registaro.

La bildon kaptis Ronaldo Schemidt, kiu estas fotisto de la franca novaĵagentejo APF, kaj li raportis: “Mi ekspertis varmon kaj lumegon. Mi ne identigis la aferon, nur rimarkis fajran pilkon alvenante. Mi sekvis ĝin fotante senĉese kaj pro krioj mi eksciis pri la okazintaĵo”.

Antaŭnelonge Carmen Salazar, fratino de la junulo, rakontis al AFP, ke lia korpo estis brulvundita je 70 elcento, kaj li trapasis 42 operaciojn koncerne al enplanto de haŭto.

Partoprenis la konkurson WPP-2018 pli ol 4.500 fotistoj el 125 landoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog