Fabrikanto projektas aviadilon kun litoj ĉe ŝarĝejo

Marde la 10-an de la 4-a monato la eŭropa aviadila fabrikanta kompanio “Airbus” anoncis, ke ĝi disvolvos ejon kun litoj por pasaĝeroj ĉe la ŝarĝejo de la aviadilo “Airbus A330”.

La flugkompanioj povos mendi al tiu fabrikanto aviadilojn kun blokoj de duetaĝa lito, ekde la jaro 2020-a, kiam Airbus esperas akiron de la koncerna atestilo. Laŭ la fabrikanto, ŝarĝoj povos anstataŭigi litojn okaze de haltoj kadre de la vojaĝplano.

Tiu strukturo estis disvolvita kunlabore kun Zodiac Cabin & Structures, kiu estas faka firmao pri interna fasonado de aviadiloj. Airbus konsideras inkluzivigi tiajn litoblokojn ankaŭ en la aviadilo modelo A350 XWB.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog