Alckmin: tiu moknomo “bastonglaciaĵo de ĉajoto” ne ĝenas min

En Brazilo la estro de subŝtato San-Paŭlo, Geraldo Alckmin, kiu estas antaŭkandidato de PSDB-partio al la brazila ŝtatprezidanteco, afiŝis sur sociaj retejoj filmeton, kiu tuŝas la ŝerconomon “bastonglaciaĵo de ĉajoto”.

Tiu moknomo jam de 16 jaroj akompanas la “tukanon” (tiu estas populara aludo al ano de PSDB-partio), kaj ĝi estis kreita de la eseisto José Simão okaze de la voĉdonado de la jaro 2002-a, kaj ekde tiam ĝi estis amplekse uzata je diversaj okazoj.

Tamen Alckmin garantias, ke ĝi ne ĝenas lin. Intervjue al la novaĵkanalo “BH News” li asertis: “Tio ne ĝenas min. Mi pensas, ke la loĝantaro ne volas spektaklulon, sed tiu kiu vere solvas la landajn problemojn kaj servadas la socion”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog