Trafikakcidento mortigis elefanton transportita per kamiono de cirko

Lunde la 2-an de la 4-a monato en Hispanlando, kiam iu cirka kamiono estis transportanta kvin elefantojn, tiam unu elefanto mortis kaj du aliaj vundiĝis pro trafikakcidento, raportis la aŭtoritatoj.

La kondukisto de la kamiono ne vundiĝis je tiu akcidento, kiu okazis en aŭtovojo enter la hispanaj urboj Albacete kaj Murcia.

Gregorio Serrano, la estro de la registara trafikdepartamento konjektas, ke la kamiono falis tiam, kiam la stiristo provis preterpasi alian veturilon. La okazaĵo haltigis la lokan trafikon dun du horoj kaj duono.

Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog