Nova luservo funkciota en San-Paŭlo surstratigos 20 mil biciklojn ĉi-jare

En Brazilo la urbego San-Paŭlo ekposedos ekde la 7-a monato kunhavigajn biciklojn – entute 20 mil ĝis jarfino – kaj oni povos ĉu preni ĉu lasi ilin ie ajn, malsimile al tia kutima formo pri reto da stacioj.

Laŭ “Yellow”, kiu estas la respondeca firmao, la urbodomo jam aprobis tiun servon, kiu komence funkcios ĉe la plietendiĝita urbocentro, sed estas plano por plialtigi al 100 mil la nombron da bicikloj por servi la tutan urbon.

Ankoraŭ ne estis difinita la prezo de la veturadoj, kaj la firmao intencas disponigi diversajn pagsistemojn, inkluzive tiu nomata “bilhete único” (sola bileto). Por bicikli la uzanto nepre havu la koncernan programeton ĉe sia telefonaparato, per kiu oni povas trovi la biciklon kaj legi ties kodon, malferrmante la pendseruron. La bicikloj uzas sistemon pri tuttera pozicitrovo (angle Global Positioning System – GPS).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog