26-kilograma dikiĝo estas motivaĵo esprimata en juĝista decido

Sudkorea junulo estis kondamnita – temas pri provizore haltigita mallibereco – ĉar li intence grasiĝis je 26 kilogramoj por eviti la sudkorean militservon, laŭ informis la gazeto “The Korea Times” lunde la 26-an de la 3-a monato.

La tribunalo de la urbo Ĉonĝuo, situanta ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de la regurbo Seulo, konsideris kulpa iun 21-jaraĝan viron, kiu en 2016 dikigis sin por eskapi al sia milita devo, kies manko povos okazigi punojn je ĝis kvin jaroj da malliberigo.

Laŭ la verdikto eldonita lunde, tiu junulo estis 1,80 metroj alta, kaj 87 kilogramoj peza en la 2-a monato 2016, tamen ĉe la dua korpa kontrolado je la 7-a monato 2016 lia pezo plialtiĝis al 113,6 kilogramoj.

Pro lia korpomasa indikaĵo malkongrua, li estis nomita al laborposteno pri publika funkciulo, tamen la polico malkovris lian planon kaj denoncis la aferon al la justico.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog