Pro “dizeloleo-skandalo” Volkswagen jam aĉetis ĉirkaŭ 350 mil aŭtomobilojn

La skandalo de Volkswagen pri dizelolemotoroj, kiuj poluas pli ol la leĝa permeso, devigis tiun fabrikanton aĉeti ĉirkaŭ 350 mil aŭtomobilojn surmerkatigitaj de ĝi en Usono, kontraŭ 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis komence de la 2-a monato 2018, laŭ informoj de juĝafero, kies akordo antaŭvidas solvon al entute 500 mil aŭtoj ĝis 2019 en tuta Nordameriko.

La 18-an de 9-a monato 2015 la usona registaro akuzis tiun fabrikanton pri uzado de komputila programo por trompi rezultojn je kontrolado de poluaĵelsendo. Volkswagen agnoskis tiun trompadon en Usono, okazinta ekde 2009, kaj la afero motivigis la forlason de ĝia prezidanto.

Aro da ĉirkaŭ 300 mil el tiuj aŭtoj aĉetitaj de VW restas parkitaj ĉe 37 instalaĵoj tra la lando, atendante la aprobon de la usonaj aŭtoritaroj koncerne al modifo pri poluaĵelsendo, cele al ĝia venonta surmerkatigo aŭ eksportado, laŭ informis la porparolanto de Volkswagen, Jeannine Ginivan.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog