Skulptisto tutmonde mokita prezentis novan buston pri Cristiano Ronaldo

Post elmetadis sin al tutmonda mokado, Emanuel Santos faris novan buston de la fama piedpilkisto. Antaŭjare Cristiano Ronaldo estis spektanta ceremonion en la portugala insulo Madejro, kie li naskiĝis, por malfermo de la tiea flughaveno, kiu estis de tiam renomigita kun lia nomo (portugallingve “Aeroporto Internacional da Madeira Cristiano Ronaldo”). Tamen je tiu okazintaĵo kiu allogis atenton de la amaskomunikiloj estis tiu verko de Emanuel Santos, taksita kiel ne aspektanta al la omaĝata famulo.

Jaro poste la sportkultura retejo B/R (angla mallongigo por Bleacher Report), intervjuis Emanuel Santos, kiu prirakontis la tutan aferon, kaj kiamaniere tio trafis lin kaj lian familion.

Jaro poste la sportkultura retejo B/R (angla mallongigo por Bleacher Report), intervjuis Emanuel Santos, kiu prirakontis la tutan aferon, kaj kiamaniere tio trafis lin kaj lian familion. La retejo defiis lin fari novan buston pri Ronaldo kaj akompanis la faron.

Vere por Emanuel Santos skulptado estas ŝatokupo, li ne estas profesia skulptisto, kaj tiam li estis dungito de firmao, kiu liveras servojn al la flughaveno de Madejro.

Jen la koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog