Brazilano venkis “PortoCartoon”-n laŭ publika voĉdonado

Merkrede, la 28-an de la 3-a monato 2018, Ronaldo Cunha Dias estis proklamita la venkinto de la “Publika Premio ‘PortoCartoon‘ 2017″, kiu estas kategorio respegulanta la preferon de la publiko, kadre de jara festivalo pri ŝercobildoj okazigata de Virtuala Muzeo de Bildodesegno, situanta en la portugala urbo Porto.

Tutmonde, de la 6-a ĝis la 12-a monato 2017, homoj volonte partoprenis voĉdonadon pere de la retejo “cartoonvirtualmuseum.org“, kaj ankaŭ per voĉdonilujo ĉe la muzeo kaj flughaveno de la urbo Porto (Portugallando), por elekto de la verko, inter tiuj 43 antaŭelektitaj je la 3-a monato 2017, de la plurlanda juĝantaro por la 19-a festivalo “PortoCartoon”.

La venkinta ŝercobildo, elektita de la publiko, konsistas el satiro rilatanta al malriĉeco kaj turismo. Ĝi ricevis honoran mencion de la festivala juĝantaro, kiu elektis la verkon “Sustainable Tourism”, de la belgo Luc Vernimmen. La du elektoj (publiko kaj juĝantaro) sendependas, kaj nur en la jaro 2015 ili estis samaj.

Ronaldo jam venkis en tiu kategorio (voĉdonado de la publiko) antaŭe: 2007 kaj 2011. Profesie li estas kuracisto (kirurgo), loĝanta en la urbo Vakario, subŝtato Rio-Grande-do-Sulo, Brazilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog