Apple proponas grupon da bildsignoj alude al nekapableco

Vendrede la 23-an de la 3-a monato la usona komputila firmao Apple prezentis al la organizaĵo Unikoda Asociiĝo (angle “The Unicode Consortium”) proponon pri inkluzivo de bildsignoj rilatantaj al nekapableco, kun celo plialtigi la reprezentivecon de nekapabluloj.

Per tiu unua propono tiurilate oni inkluzivos 9 novajn bildsignojn – 13, konsiderante eblojn por viro kaj virino, aŭ 45 konsiderante eblojn pri haŭtkoloroj.

Jam estas nova aro da 157 bildsignoj, kiu trafos la telefonaparatojn ĉi-jare, sed tiu ĵusa propono ŝajne ne estos aldonita nun. La venonta kunveno de la organizaĵo Unikoda Asociiĝo okazos venontmonate en la usona urbo San-Joseo, subŝtato Kalifornio, kaj tiam la estroj de pluraj firmaoj pri teĥnikoscienco pritraktos la novajn bildsignojn kaj skribsignojn kiuj estos enkondukitaj poste, ŝajne venontjare.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog