Bedaŭro: balenoj are grundis sur aŭstralia marbordo

En Hamelin-Golfo, ĉirkaŭ 300 kilometroj sude de la aŭstralia urbo Perto, iu fiŝkaptisto trovis hieraŭ (vendrede, la 23-an de la 3-a monato) ĉirkaŭ 150 balenojn grunditajn surstrande, laŭ informoj diskonigitaj de lokaj gazetoj. En tiu momento proksimume duono de la balenoj jam estis mortintaj.

Laŭ la aŭtoritatoj tiuj cetaceoj apartenas al la specio globkapulo grandnaza (globicephala macrorhynchus), kiuj oni trovas ĉe akvoj tropikaj kaj mezvarmaj el ĉiuj maroj.

Fakuloj asertas, ke la grundado povas okazi tiam, kiam la balenoj malsanas, vundiĝas, aŭ faras navigadan eraron, aparte al strando kun malakra deklivo, sed en ĉi-tiu okazintaĵo ankoraŭ oni ne trafis la kialon.

La plej serioza tia akcidento en okcidenta Aŭstralio okazis en la jaro 1996 – ĉirkaŭ 320 balenoj de la specaro nigra globicefalo (globicephala melas) grundis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog