Jen la dunaskitaj fratinoj Marcia kaj Millie, kies haŭtkoloroj malsamas

Kiom intense la raso povas trafi onian “difinon, disiĝon kaj unuiĝon”. Tio estas debato, kiu pritraktas la specialan eldonon de la 4-a monato de la gazeto “National Geographic”, kies kovrilpaĝo enhavas foton de la 11-jaraĝaj dunaskitaj fratinoj Marcia kaj Millie Biggs. Ili estas unu blonda kaj alia nigra, filinoj de brita patrino kaj jamajkdevena patro.

Ĉe la kovrilbildo oni legas: “Ĉi-tiuj dunaskitaj fratinoj repensigas nin rilate al ĉio, kion ni scias pri raso”.

En la plejmulto de la kazoj, la dunaskitoj venas de du zigotoj kiuj estas samtempe fekundigitaj. Ili evoluas kune en la utero. Duzigotaj dunaskitoj similas unu al la alia ne pli ol du malsamakuŝaj fratoj.

Al la gazeto la genetikisto Alicia Martin asertis, ke ne estas malofta al interrasa paro havi duzigotajn dunaskitajn kun malsama grado inter ili pri simileco al tiu aŭ tiu gepatro.

En interreto estas keljaj dunaskitaj infanoj kun malsamaj haŭtkoloroj, kiel Isabella kaj Gabriella, kun pli ol 50 mil sekvantoj de la instagrmkonto de iliaj patrino Clementina Shipley.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog