Mortis la lasta vira rinocero larĝbuŝa – subspeco “norda”

Marde, la 20-an de la 3-a monato, la kenja naturrezervejo “Ol Pejeta” anoncis, ke la “blanka” – aŭ larĝbuŝa – rinocero de nordo nomata “Sudano” estis mortigita lunde, post konstato de la bestokuracistoj, pri pligraviĝo de nova infekto ĉe postdekstra piedo de la besto, aperinta pasintmonate.

Ĝi estis 45-jaraĝa kaj estis vivanta tie ekde la jaro 2009-a. “Ĝia malsano ege akriĝis en la lastaj 24 horoj. Ĝi estis malkapablanta leviĝi, kaj spertanta suferegon”, tion klarigis la naturrezerveja teamo, kiu agadis kune kun fakuloj de la ĉeĥa bestoĝardeno “Dvur Kralove”, kaj la servo pri konservado de kenja bestaro (KWS).

De nun ekzistas vivantaj tutmonde nur du individuoj de tia subspeca rinocero, ili estas inaj kaj idoj de la ĵus mortinta besto. “Ol Pejeta” informis la kapton de gena materialo de “Sudano”, kun espero iam estontece provi reproduktadon de tiu subspeco per gena teĥnikaro. Homfarita fekundiĝo de rinoceroj neniam estis provita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog