Juĝafero de Bolivio kontraŭ Ĉilio okazas en Hago

Lunde la 19-an de la 3-a monato la ŝtatprezidanto de Bolivio, Evo Morales, partoprenis la malfermon de la periodo pri aŭdiencoj ĉe Internacia Kortumo de Justico – organo de Unuiĝintaj Nacioj – en la urbo Hago, Nederlando, kie la bolivia registaro postulas, ke Ĉilio revenu al la diskutado pri la rajto de Bolivio havi aliron al Pacifiko.

La Pacifika Milito (1879–84) estis milita konflikto  inter Ĉilio, Bolivio kaj Peruo, kiu finiĝis per aligo de la disputitaj, valoraj areoj de la Pacifika bordo al Ĉilio. La milito komenciĝis inter Ĉilio kaj Bolivio por kontrolo de parto de Atakama-Dezerto. Tiu areo estas riĉenhava, precipe je nitratoj.

La milithaltigo de 1884 inter Bolivio kaj Ĉilio donis ĉilian superecon pri la tuta 400-kilometra bolivia marbordo (provinco Antofagasta), pri ĉiu ekonomia branĉo tie. Tion firmigis traktato de 1904. Kompense Ĉilio akceptis konstruon de fervoja linio inter la regurbo La-Pazo kaj haveno de la ĉilia urbo Ariko. Ĉilio garantius la liberan komercan vartrafikon tra ĉilia teritorio kaj havenoj, sed la bolivia registaro asertas, ke tiu interrkonsento ne estis observata.

Tiu juĝafero en Internacia Kortumo de Justico eniras la lastan etapon, kaj laŭ la publika franca radiostacio RFI oni antaŭvidas, ke ĝi finiĝos ĉi-monate la 28-an.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog