Britino venkis la konkurson de 2018 pri plej elstara instruisto

Andria Zafirakou estis anoncita ĉi-dimanĉe (la 18-an de la 3-a monato) en Dubajurbo (Dubajo), kiel venkinto de la premio “Global Teacher Prize”, kiu estas kvazaŭ Nobel-premio pri edukado. La koncerna ceremonio estis prezentita de la sudafrika komediisto Trevor Noah en la hotelo “Atlantis, The Palm”, kun ĉeesto de la brita aŭtomibila piloto Lewis Hamilton, de la ŝtatprezidanto de Argentino Mauricio Macri kaj de la ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, Theresa May.

Tiu premio de unu miliono da usonaj dolaroj staras inter tiaj plej grandaj tutmonde, kaj ĝi reliefigas la gravecon de la profesio pri edukado, krom la merito de la instruistaro esti agnoskita kaj honorigita ĉie.

Andria instruas arton ĉe la mezgrada lernejo “Alperton Community School” en la londona distrikto “Brent”, kiu estas loko inter la plej pluretnaj en la lando. Ĉirkaŭ 35 lingvoj estas parolata en tiu lernejo, kies lernantoj apartenas al malriĉaj familioj kaj spertas perforton de krimaj bandoj. Lernante baznivele multaj el la lingvoj de la lernantaro, ŝi sukcesis je rilatoj kun la familioj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog