Ĉinlando anoncis sistemon pri “socia kredito”

Ekde 2014 Ĉinlando disvolvas ian “socikreditan sistemon”, kiu taksas la civitanojn laŭ ties konduto, cele al valorigo de la socia konfideco. Nu, lastvendrede (la 16-an de la 3-a monato) la registaro anoncis, ke ekde la venonta maja monato la homoj kiuj havos malbonan noton kadre de tiu sistemo, tiuj ne rajtos vojaĝi per aviadilo kaj vagonaro.

La “noto” de ĉiu persono konsideras, ekzemple, ĉu la civitano akurate pagas impostojn, ĉu liaj akademiaj titoloj laŭleĝas, inter multaj aliaj. Tiun projekton partoprenas ankaŭ ok privataj firmaoj, kiuj same taksas la homojn, kaj tiamaniere eĉ la kutimoj pri reta aĉetado trafas tiun platformon pri individua socia taksado.

Kritikantoj asertas, ke tiu projekto kvazaŭas pemsonĝon, sed estas tiuj opiniantoj dirante, ke oni bezonas tian sistemon en Ĉinlando. Laŭ la blogisto pri financoj kaj teĥnikaro Wen Quan, la kreditsistemoj alportas konfidecon al civitanaro. Laŭ ŝi la publika scio pri la konduta historio de ĉiu persono igos la socion pli bona kaj justa.

Nuntempe la afero staras je testa fazo, sed ĝis 2020 ĉiuj ĉinoj nepre estos en tiu informbazo, kaj ricevos notojn laŭ individua konduto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog