Musko anstataŭigas aeron en provtipo de radbendo

Ĉi-semajne en Svislando la fabrikanto de radbendoj “Goodyear”, kadre de la industriaŭtomobila evento “Ĝeneva Salono”, prezentis la radbendon nomata “Oxygene”, kies interna parto enhavas muskojn, kontraste kun la aero de la ordinaraj radbendoj. La kreskaĵo helpas je plibonigo de la aero, per fotosintezo, kiu ankaŭ servas je produktado de elektra energio.

Laŭ la fabrikanto per tiu elektro “Oxygene” funkciigas diverskolorajn signalojn centre kaj borde de la radbendo por indiki ekzemple bremson kaj turniĝon dum veturado.

Koncerne al medio “Goodyear” asertas, ke se aro de 2,5 milionoj da aŭtomobiloj uzus tiun radbendon, la afero kapablus ensorbi jare 4 mil tunojn da CO2 (karbona dioksido), kaj dume krome produkti 3 mil tunojn da oksigeno.

Tiu radbendo estas farita el recikligita kaŭĉuko. Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog