Bezonota profesio: trejnado de homfaritaj inteligentsistemoj

Teĥnikaroj ofte kulpas pri forigado de laborpostenoj, sed en la venontaj monatoj ili stimulos la mendadon de kelkaj profesiuloj, laŭ artikolo sur fakgazeto de MIT-Universitato, kun listo pri kvin reliefaj karieroj en estonteco. (Ligilo al la artikolo, anglalingve)

Kune kun la plialtigado de aŭtomatigo kaj teĥnikaroj kun “homfarita inteligenteco” (“AI”, laŭ la angla mallongigo), la laborposteno “instruisto de maŝinoj” estos inter tiuj kiuj gajnos spacon ĉe labormerkato.

MIT substrekas, ke oni bezonas sufiĉe da laborado por trejni AI-programaron, por ke ĝi vere iĝu inteligenta. Ekzemple, iu robotika industrio povus bezoni informojn el miloj da instancoj por fari maŝinon preni pecon kadre de muntoĉeno. Tiaj AI-sistemoj ne ĉion scipovas, ili estas ege inteligentaj, sed ili estas iloj kiuj lernadas kaj akiras enhavojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog