Mikrosofto reagis al strebado de instruisto, kiu instruas komputadon ne havanta komputilon

Rakonto pri la instruisto Richard Appiah Akoto reliefiĝis en interreto pro tio, ke ne havanta komputilon, li instruas komputadon en la afrika lando Ganao nur pere de kretotabulo.

Laŭ la retejo “MS Power User” Richard instruas la fakon “novaj teĥnikaroj pri komunikado kaj informado”, kaj la afero estas amuza al li. Impresas, ke li detale desegnas, ekzemple la interfaco de la mikrosofta verkilo “Vorto” (Microsoft Word), forgesante nenian funkciaĵon.

La lernejo de Akoto havas neniun komputilon ekde la jaro 2011-a, malgraŭ tio, ke la lernantoj nepre trapasu ekzamenon pri tiu fako, kiel postulo de la kurso.

Instigite de la entreprenisto S-rino Rebecca Enonchong, per Tvitero, Afrika Mikrosofto reagis promesante donacon de nova komputilo por la lernoĉambro de Akoto, krom eduka materialo por profesia disvolviĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog