Ceremonioj pri falsaj geedziĝoj kulminas en Vjetnamlando

En Vjetnamlando 70% de la homoj aĝantaj pli ol 15 jaroj estas geedziĝantaj. Tie la geedzeca instuticio estas sankta, sed tiurilate aparta okazintaĵo oftas: tiuj ceremonioj pri falsaj geedziĝoj. “Luataj” fianĉoj savas la honoron de “fraŭlaj patrinoj”.

Post la simulado de geedziĝo, la fianĉino konigas al siaj parencoj, ke ŝia edzo forlasis ŝin, kaj tiamaniere ŝi sen embarasiĝo povos resti graveda. Ne nur fianĉoj lueblas je fakaj agentejoj tiurilate, sed oni povas lui ankaŭ gepatrojn, onkojn kaj kuzinoj, kiuj rolas en ceremonioj pri geedziĝoj malaprobitaj de la familioj.

Vinamost estas la ĉefa firmao el tiu sektoro, kaj festo kun roluloj oni povas kontrakti je tiu agentejo kontraŭ ĉirkaŭ 4 mil eŭroj. Ĝi havas ĉirkaŭ 400 homojn kiel rolantoj, kaj jam aranĝis milojn da ceremonioj en la lastaj jaroj, tion informis ĝia fondinto Nguyen Xuan Thien, kiu tamen asertas: “Ni helpas gefianĉojn kaj iliaj familioj, sed ni ne deziras la kreskadon de tiu afero. Nia firmao estas pli “socia verko” ol “orova kokino”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog